Internacia
Komitato de Ĉirkaŭminda Karavano “Interkulturo” kadre de Internacia parado de
festivaloj “Arto kiel lingvoj de amikeco” prezentas en Ukrainio la Unuan Internacian Ekspozicion de aŭtoraj pupoj
“Kijiva fabelo”.
Inicianto
kaj ĉefa organizanto de la Ekspozicio en Ukrainio estas Asocio “Paco. Beleco. Kulturo”.
La Ekspozicio okazos la 23-27an de junio en
kijiva Kultur-arta kaj muzea komplekso “Arta arsenalo”.
Ekspono de aŭtoraj kreaĵoj de la Ekspozicio
“Kijiva fabelo”
konsistas el la prezentitaj temaj projektoj de kreaj unuiĝoj, galerioj kaj ankaŭ el personaj laboraĵoj de majstroj de puparto, majstroj pri restaŭrado, kiu situos sur areo 4000 m² en la Kultur-arta kaj muzea komplekso
“Arta arsenalo”.
Enkadre de la Ekspozicio aŭtoroj el pli ol 30 landoj de la Mondo prezentos siajn la plej bonajn kreajn teknologiojn de moderna pup-produktado: porcelanajn, lignajn, teksitajn, metalajn kaj pupojn ankaŭ papergluajn kaj el aliaj materialoj. La vizitantoj kaj kolektantoj povos konatiĝi kun ĉarma diverseco de kinetikaj mini-skulptaj projektoj ĝis elegantaj noblaj modulinoj, tradiciaj popolaj pupoj kaj ekskluzivaj aŭtoraj amuzaĵoj.
Evento de
tia nivelo, kiu estas dediĉita al aŭtoraj pupoj kaj ludiloj, okazos unuafoje en
Ukrainio. Talentaj artistoj el pli ol 30 landoj de la mondo prezentos siajn la
plej bonajn kreaĵojn. Ĉiu pupo en la
Ekspozicio estas vera artaĵo, unika aŭtora laboraĵo. En ĉiun el ili la aŭtoro
metis ĉiujn siajn sentojn, mondvidon kaj parton de la animo.
Montra programo de la
Ekspozicio konsistos el kelkaj partoj:
-
aŭtoraj demonstroj de la majstroj de arta pupfarado, ankaŭ
produktaĵoj de kreaj unuiĝoj, tem-eksponado;
-
ekspozicia projekto “Pupoj de la mondo” disponita de diplomataj instancoj de
diversaj landoj, en kiu estos eksponitaj aŭtoraj pupoj de famaj majstroj el
diversaj landoj, kiu helpos al vizitontoj de la
Ekspozicio “gustumi” kulturon de popoloj de la tuta mondo, eksenti iliajn
pitoreskon kaj unikecon en ornamaĵo de la Monda kultura heredaĵo;
-
projekto “Staraj pupoj kreas Bonon!”, kadre de kiu elstaraj personoj de la nuntempa Ukrainio prezentos proprajn kreaĵojn kaj ankaŭ kreitaj kunlabore kun famaj majstroj. “Stelaj pupoj” helpos kolekti monon dum bonfara
aŭkcio por realigo de sociaj, klerigaj kaj artaj programoj por infanoj kaj
junularo el socie sendefenda tavolo de ukrainia loĝantaro.
Krom tio
dum funkciado de la Ekspozicio okazos:
-
kreado de la plej granda en la mondo
teksita manlaborita aŭtora pupo sur Placo de Sendependeco en centro de ukrainia ĉefurbo;
-
popola “Promenado de pupoj” sur Sofia-placo akompanata de improvizaj mini-prezentaĵoj de pupteatroj, “Non-stopaj intervjuoj” kun konataj majstroj, kolektantoj, famuloj, ĵurnalistoj kaj aliaj ŝatantoj de pupoj kaj puparto;
-
aro da
specialaj lecionoj kaj majstro-klasoj de famaj majstroj pri ornamo kaj kreo de pupoj.
Ankoraŭ en Duka epoko (periodo de historia evoluo de Kijiva Rusio kiu rilatas al IX-XIV jarcentoj)
estis unu el gravaj centroj de kreado kaj interŝanĝo de kultur-artaj kaj ornam-ĉiutagaj valoraĵoj de diversaj popoloj de la mondo. Ankaŭ nun la urbo pretas okupi sian gravan
lokon en unueca spaco de Eŭropa kaj Monda socioj.
Loko por okazigi la Ekspozicion estas elektita ne hazarde. Ja dank’al festivaloj, ekspozicioj k.a.
elstaraj kultur-artaj eventoj antaŭ nelonge rekonstruita Kultur-arta kaj muzea
komplekso “Arta arsenalo”, situanta en historia centro de la ĉefurbo, jam
fariĝis vera centro de nuntempa kultura vivo en la lando, siaspeca simbolo de
Renesanco de tradicia ukraina kulturo kaj ĝia unuigo kun modernaj artaj formoj.
Belaspekto, ĉeesto de granda kvanto da ĵurnalistoj
kaj televidistoj, reeĥoj en ukrainia kaj eksterlanda gazetaro, rilateco al
monda socio de aprezantoj de ĉi tiu speco de arto faros la
Ekspozicion elstara evento en arta vivo de Ukrainio kaj de la mondo.
Emfazante gravecon de la aranĝo per speciala programo de la
Ekspozicio, en kiu kreaj unuiĝoj prezentos la plej interesajn kaj elstarajn aĵojn,
ni enportas la eksponan spacon, kiu areas 4000 m²,
ĉion la plej bonan, kio estas nun en ĉi tiu ĝenro. Krei bazon por
vastigi la komunik-rondon de la aŭtoroj, restaŭrantoj kaj ukrainiaj kolektantoj
kun kolegoj el diversaj landoj de la mondo kaj ankaŭ por eduki estetikan guston
kaj plivastigo de arta mondkoncepto de ukrainiaj spektantoj kaj kolektantoj,
popularigo de puparto en Ukrainio kaj en Orienta Eŭropo – jen estas la ĉefa
destino de la Ekspozicio.
Analogoj al Internacia Ekspozicio de
Pupoj forestas en Ukrainio. Eĉ pli, la
Ekspozicio “Kijiva Fabelo” estas unu el la plej grandaj eventoj en la Mondo, kiu estas dediĉita al aŭtoraj
pupoj. Samtempe ĝi estas la unua enlanda ekspozicio en la internacia nivelo,
kiu donas eblon al ukrainiaj spektantoj vidi eksterordinaran kaj varian mondon
de aŭtoraj pupoj, eksenti ĉarman ŝarĝon da pozitivaj emocioj, kiu estos
transdonita pere de manfarita aŭtora pupo aŭ ludilo.
Ni invitas vin aliĝi al tiu elstara
evento en Internacia arta vivo!
WEB-SITE: www.KyivskaKazka.org.ua
Organiza Komitato de la
Ekspozicio:
Kontakta persono: Anton Sazonov
Tel. +38-063-770 56 05
Elektronika poŝto: info@kyivskakazka.org.ua
Recent Comments